quarta-feira, 2 de maio de 2012

"Konceptoj"

Jam longe daûris tiu diskutaĉo. La klasanoj
estis dividiĝante en partioj pretaj al la militon.
Tiumomente la majstro alvenis kaj ili ĉesis.

_"Ĉiuj ni estas ostaĝoj de la konceptoj," diris
la majstro. "Iuj el vi kritikas la religiojn pro
ĝiaj dogmoj. Sed ĉu ni ne faras la samon, kiam
ni alligiĝas blinde al niaj konceptoj?!
Ĉu ni devas konservi la vivon aû la konceptojn?
Kio estas pli grava, la homo aû la konceptoj?"

Fininte li diris:
_"La konceptoj estas relativaj kaj nedaûraj,
do ili ne estas absolutaj veroj."

En la abisma silento, kiu okazis, li sin turnis
kaj foriris. Kaj ne ekzistis plu disputoj.

#mikrorakonto #filozofio #ideologio #religio
__________________________________________________