quarta-feira, 2 de maio de 2012

"Konceptoj"

Jam longe daûris tiu diskutaĉo. La klasanoj
estis dividiĝante en partioj pretaj al la militon.
Tiumomente la majstro alvenis kaj ili ĉesis.

_"Ĉiuj ni estas ostaĝoj de la konceptoj," diris
la majstro. "Iuj el vi kritikas la religiojn pro
ĝiaj dogmoj. Sed ĉu ni ne faras la samon, kiam
ni alligiĝas blinde al niaj konceptoj?!
Ĉu ni devas konservi la vivon aû la konceptojn?
Kio estas pli grava, la homo aû la konceptoj?"

Fininte li diris:
_"La konceptoj estas relativaj kaj nedaûraj,
do ili ne estas absolutaj veroj."

En la abisma silento, kiu okazis, li sin turnis
kaj foriris. Kaj ne ekzistis plu disputoj.

#mikrorakonto #filozofio #ideologio #religio
__________________________________________________

segunda-feira, 25 de julho de 2011

Iom da pripensoj - II

"Sen revo ne okazas entreprenaĵon,
sen amo ne ekzistas vivo."
(Nekonata autoro)
____________________________________

"Per insulto kaj kolero ne klariĝas afero."
____________________________________________

"La orgojlo apartigas la homojn,
la humileco kunigas ilin."
(Lacordaire)
____________________________________________

"Kiel rivero, la vivo ne haltas!
Se vi haltos por rigardi aû bedaûri la pasinton,
vi ne vidos la obstaklojn antaue, nek vi ĝuos la estanto."
___________________________________________________

"Se oni pensas, ke la mondo ne povos esti pli bone,
ĝi estos kondamnita!
Se oni pensas, ke ĝi evoluas kiam iu evoluas,
estos espero!"
____________________________________________________

"Montru ĉiam rideton, ĉar eĉ la eta flamo
de kandelo povas forigi la mallumon!"
___________________________________________

"La vivo estas konstanta lernado,
kiu eĉ kiam oni ne volas partopreni,
oni partoprenas je ĝia leciono."
Por serĉulo, ĝi estas senĉesa fonto de scio.
_____________________________________________

"Estas du manieroj por vivi sian vivon:
Unu el ili, estas kredi ke ne ekzistas miraklo.
La alia, estas kredi ke ĉiuj aferoj estas miraklo."
(Albert Einstein)
___________________________________________________________

Iom da pripensoj - I

"La paco ne estas la celo, ĝi estas la vojo!"
_______________________________________________

"Tial ke mi kredas al la amo, mi amas.
Tial ke mi kredas al la bono, mi faras la bonon."
(Nekonata autoro)
_________________________________________________

"Feliĉaj estas tiuj, kiuj ne esperas ion ajn,
ĉar ili ne havos frustraciojn..." :D
(Nekonata autoro)
______________________________________________

"Kiam oni pensas havi ĉiujn respondaĵojn,
la vivo ekŝanĝas ĉiujn demandojn."
(Luís Fernando Veríssimo)
_______________________________________________

"La vivo estas malfacila, sed la personoj ankaû
estas malfacila.
Vivu simple, laûnature, spontaneae,
...tiel ...nur tio!"
________________________________________________

"La vivo atendas neniun, faru vian tempon nun!"
____________________________________________________

REVOJ...!?

Ni ne eraras kiam fidas al revo,
sed kiam ni lasiĝas iluzii per ĝin. 
Ĉar la revoj estas nur projektoj, kiuj
bezonas la avalon de la prudento por esti
vere io.
Tamen la revoj estas tre muldeblaj, precipe
kiam ili estas kulturataj per la sereneco,
(sen obsedo aû fanatikismo). Per la sereneco
la revoj povas rafiniĝi, alĝustiĝi kaj eĉ
konduki nin al alia revo, kiu pli akordiĝas
kun ni.
Estas bone revi! Ĉar, antaû ĉio, la revo
estas tre bona ekzerco de kreeco, ĉu ne?!
________________________________________________

sábado, 23 de outubro de 2010

Amo kaj Sereneco

Oni bezonas alfronti la malfacilaĴojn kun rideto
sur la lipoj, ĉar la sereneco estas esenca por la
vivo de ĉiuj ni! La amo alfrontas kaj venkas ĉion.


"_La amo paciencas (havas sereneco), kaj bonfaras;...
_ne ĝojas pri maljusteco, sed kunĝojas kun vereco;
_ĉion toleras, ĉion kredas, ĉion esperas, ĉion eltenas.
_La amo neniam pereas;..."
Paûlo (I Korintanoj 13,4.6-8)

"_Estimataj, ni amu unu la alian; ĉar la amo estas el Dio;
kaj ĉiu, kiu amas, naskiĝas el Dio kaj Dion konas.
_Kiu ne amas, tiu ne konas Dion, ĉar Dio estas amo."
Johano (I Johano 4,7.8)
___________________________________________________________

ĈI Tie kaj Nun

La homo ĉiam metas sian feliĉon en alia loko
kaj en alia momento. Tiel li forgesiĝas rikolti
la ĉeestantajn fruktojn. La reala feliĉo!

Ĝuu vian tagon!
________________________________________________

Homo X Besto

_Kio distingigas la homon?
Via inklino al la solidareco aû
via inklino al la ambicio kaj al la tiraneco?

_Oni respondis min, ke estas la
senkondiĉa amo! Tiel mi opinias, ke
la respondo povus esti la solidareco, kiu estas sinonimo!
_____________________________________________________________